Nene/Ruhşen Doğan Nar

Anne, ben kanser olmuşum. Bugün kreşe gelen doktorlar söyledi. Bu arada, ben karar verdim anne: Büyüyünce doktor olacağım.”Beş yaşındaki İrem, içinde sadece tablet ve kişisel bakım eşyaları olan, küçük el çantasını kapının önüne bıraktı. Beline kadar gelen, kara saçlarını sallayarak koşa koşa banyoya gitti. Elini yüzünü yıkayıp, hoş geldin öpücüklerini almak üzere mutfağa geri döndüğünde, sıra dışı ve korkunç bir manzaraya şahit oldu. Nenesi yerde diz çökmüş, dizlerini döverek ağlıyordu; annesi ise ayakta, ona bağırıyordu:

"Yapma be anne, niye ağlıyorsun ki? Ağlama lütfen, bak İrem’i korkutacaksın.”

“Torunum, İrem'im kanser olmuş. Ben ağlamayayım da kimler ağlasın? Rahmetli dedesi de kanserden gitmişti. Sapasağlam, dağ gibi bir adamdı rahmetli, bir yıl içinde bir deri bir kemiğe dönmüştü. Kahpe kader, İremimden ne istedin sen? Kör olası kader, daha küçücük bir çocuk o!”

Doksan sekiz yaşındaki Hatice, gözyaşlarını beyaz tülbendine silerken; kırk dört yaşındaki kızı Nesrin, annesini yatıştırmaya çalışıyordu:“Anne lütfen, yapma böyle! Olayı abartmana gerek yok. Hâlâ geçmişte yaşadığımızı düşünüyorsun ve ona göre tepki veriyorsun. İki bin otuzda yaşamıyoruz ki, iki bin ellideyiz. Kanser artık grip gibi bir hastalık. Korkulacak bir şey değil; bu yüzden, ortada üzülecek bir şey de yok. Ağlamana gerek yok kısacası.”

Nenesinin ağladığını gören İrem’in de gözleri dolmuştu. Nenesine koşup, ona sımsıkı sarıldı:“Anneanne ağlama, bana bir şey olmayacak. Ben gayet iyiyim. İnan bana! Hiçbir şeyim yok. Sadece kanser olmuşum, o kadar,” dedi. Torununu doya doya öpüp koklayan Hatice, kızının elini tutarak ayağa kalktı. Az çok kendine gelmişti.“

Özür dilerim,” dedi gülümseyerek. Yanağındaki kırışıkların arasına birikmiş gözyaşlarını eliyle sildi. “Kanser denilince, bir an aklım geçmişe gitti. Kusura bakmayın evlatlarım, yaşlı olmak zor. İnsanın kafası ara ara gidip geliyor. Geçmişle şimdi birbirine karışıp duruyor.”

“Anne, beni öpmeyi unuttun,” diye söylendi İrem. Annesi İrem’i kucağına alıp, öpücüklere boğdu.

*İki saat sonra, Nesrin ve İrem el ele en yakın eczaneye gittiler. Doktorların İrem’de teşhis ettiği kanser türüne özel, nanorobotlar içeren aşıyı ücretsiz bir şekilde edindiler. Eczacı kadın, İrem’e aşıyı vurdu. İrem hiç ağlamadığı için ona bir mavi oyuncak ayı hediye etti.Yarım saat içinde, nanorobotlar kanserli hücreleri tespit edip tek tek yok etti. Eve döndüklerinde İrem, saçlarını bir sağa bir sola sallayarak banyoya giderken:

“Nene, biz geldik. Bu arada, ben yeni bir karar aldım: Büyüyünce eczacı olacağım,” dedi.


Avinjo (Rakonto)/Ruhşen Doğan Nar *

*Öykünün Esperanto Çevirisidir.


“Panjo, mi havas kanceron.Tiel diris al mi la kuracistoj, kiuj hodiaŭ venis al la infanvartejo. Cetere, mi decidis panjo: mi fariĝos kuracisto, kiam mi plenkreskos. 

”La kvinjaraĝa Irem lasis antaŭ la pordo sian malgrandan mansakon, enhavantan nur pilolojn kaj personajn prizorgajn objektojn. Skuante siajn nigrajn harojn, kiuj estis longaj ĝis ŝia talio, ŝi kuris al la banĉambro. Post ke ŝi lavis siajn manojn kaj vizaĝon, ŝi revenis al la kuirejo por ricevi la bonvenajn kisojn, tiam ŝi atestis nekutiman kaj timigan vidon. Ŝia avino genuiĝante sur la planko estis batanta siajn genuojn kaj ploris; ŝia patrino estis staranta antaŭ ŝi kaj krianta: 

“Ne faru tiel panjo, kial vi ploras?

Bonvolu ne plori, vi timigos Irem.”“Mia nepino, Irem, havas kanceron.Se mi ne ploras, kiu ploros?

Ŝia forpasinta avo ankaŭ forpasis pro kancero. Li estis tute sana kaj alta kiel monto, sed dum unu jaro li turniĝis al nur ostoj kaj haŭto. Amara sorto, kion vi volas de Irem? Blindiĝu vi destino! Ŝi estas nur malgranda infano!

”La naŭdek ok-jara Hatice viŝis siajn larmojn sur sia blanka kaptuko; Ŝia kvardek-kvar-jara filino, Nesrin, provis trankviligi sian patrinon:“Bonvolu panjo, ne faru tiel!Ne necesas troigi.

Vi ankoraŭ pensas, ke ni vivas en la pasinteco kaj reagas laŭe. Ni ne loĝas en du mil tridek, ni estas en du mil kvindek. Kancero nun estas malsano kiel gripo. Estas nenio timinda; do estas nenio por ĉagreniĝi. Resume, vi ne ploru.

”Vidante ŝian avinon plori, la okuloj de Irem pleniĝis je larmoj. Ŝi kuris al sia avino kaj forte brakumis ŝin.“Avinjo, ne ploru, nenio okazos al mi. Mi fartas sufiĉe bone. Kredu min! Mi havas nenion. Mi ĵus ricevis kanceron, jen ĉio,” ŝi diris. Kisante kaj flarante sian nepinon, Hatice ekstaris tenante la manon de sia filino. Ŝi estis preskaŭ rekonsciiĝinta.“Pardonu min,” ŝi diris ridetante. Ŝi viŝis per la mano siajn larmojn, kiuj kolektiĝis inter la sulkoj sur ŝiaj vangoj. “Kiam kancero estas menciita, mia menso reiras al la pasinteco dummomente.

Pardonu min, miaj infanoj, estas malfacile esti maljuna. La kapo iras tien kaj reen de tempo al tempo. La pasinteco kaj la nuntempo miksiĝas unu kun la alia.”

“Panjo, vi forgesis kisi min,” diris Irem. Ŝia patrino prenis Irem en siaj brakoj kaj sufokis ŝin per kisoj. 

*Du horojn poste, Nesrin kaj Irem iris manenmane al la plej proksima apoteko.Ili akiris senpagan vakcinon enhavantan nanorobotojn specifajn por la speco de kancero, kiun la kuracistoj diagnozis en Irem. La apotekisto injektis la vakcinon al Irem. Poste li donacis al ŝi bluan pluŝ-urson ĉar ŝi ne ploris.Ene de duonhoro, la nanorobotoj detektis la kancerajn ĉelojn kaj detruis ilin unu post la alia. Kiam ili alvenis hejmen, Irem svingis siajn harojn de flanko al flanko kaj kuris al la banĉambro:“Avinjo, ni jam revenis.Dume mi faris novan decidon: mi fariĝos farmaciisto kiam mi plenkreskos,” ŝi diris.

— rakonto de Ruhşen Doğan Nar el Turkio tradukis  asil Kadifeli el Turkio


Vi povas legi la rakonton en la turka ĉi tie:

"https://ruhsendogannar.com/nene/"